domenica 30 agosto 2015

VirtNet Runner, la okulo de la menso - James Dashner ~ ☕☕☕☕☕

Saluton!!

Kiel vi fartas??
Mi fartas bonege ĉar mi ĵus finlegis tiun nekredeblan libron de James Dashner kaj mi tute ŝatis ĝin!
Sed, komencu per ĉi tiun recenzo!

Komence, la baza ideo ne tro plaĉis al mi ĉar mi pensis ke estis tute maloriginala.
La kutima virtuala mondo kie homoj povas eniri reton aŭ videoludojn.
Mi pensis tuj pri Tron: Legacy kiam mi legis la intrigon.
Sed mi eraris. Mi TUTE eraris.

Michael estas normala knabo kiu preferas pasigi la tagojn en VirNeto, tia virtuala mondo, kie li havas siajn plej bonajn geamikojn - Bryson kaj Sarah - kaj kie li povas sperti ĉiajn emociojn, spertojn ktp sen problemoj.
Li povas sperti eĉ morton ĉar li ne povas vere morti.
Sed, kiam li trafis en la mision "haltigu la sinmortiginton", lia vivo ŝanĝiĝas.
Li ne sukcesas haltigi Tanya-n, kiu mortigas sin post forpreni sian Nukleon. Sen Nukleo, ŝia morto ne estas plu nur virtuala.
Poste tiu sperto, la VNS - la Sekureco/Polico de VirtNeto - ekkontaktas Michael kaj donas al li kaj liaj geamikoj mision: trovi Kaine-n, danĝera retteroristo.
Komenciĝas, do, la aventuroj de la triaj kaj ili malkovras aferojn kiojn eble ili preferus ne scii kaj travivas tre maldezirajn spertojn.
Finfine, ĉu Michael kaj la aliaj trovos Kaine-n?
ĉu ili kolizios kun li?
Kio okazos?
La pinto estas la fino.
Vere, kutime mi havas multe da problemojn kun la finoj ĉar preskaŭ neniam ili kontentigas min. Sed tiu fino.
Tia fino estas simple genia!
Kiam vi pensas vi komprenis ĉion kaj vi estas iomete elreviĝinta ĉar vi ne pensis ke Dashner elektis tian diskontitan solvon, li renversas ĉion kaj tute "ŝokas" vin!

Fortpunkto estas sendube la roloj: malmultaj kaj bone elpensitaj.
Kvar roloj. Du ĉefroluloj.
Kompreneble, estas ankaŭ aliaj roloj sed ĉiuj de dua rango do ili ne tro utilas kaj gravas.



Kaine, la malbonulo.
Li ĉeestas fizike nur fine sed ne tiom gravas li mem kiel persono kiom tio kion li prezentas, tio kion li faras - li kaŭzas multe da mortoj ĉar li enkaptas homojn per VirtNeto -, lia ĉionscio... ktp.
Neniu komprenas kiu aŭ kio li estas, kie li estas, kial li agas tiel.
Kreinto de teruraj kreitaĵoj, la KillSims - io kiel virtualaj dementoroj (Dementors). Post ke li preskaŭ mortigis Michael per la KillSims, Kaine decidis helpi Michael-n trovi lin mem.
Kial?
Kial ĝuste Michael?
Kio estas la vera celo de Kaine?
Demandoj, demandoj, ĉiam nur demandoj.

Bryson kaj Sarah estas la plej bonaj geamikoj de Michael.
Ili neniam renkontiĝis en la vera vivo sed ili havas veran nerompeblan ligon. Fakte, ili estas pretaj al ĉio por helpi la siajn geamikojn, eĉ riski danĝerojn, kaj ili ofte pruvas tion.
Bryson estas inteligentega knabo kaj li estas la unua kiu komprenas la veran naturon de Kaine. Kompreneble - kaj bedaŭrinde - tio havos konsekvencojn sur li.
Sarah estas inter miaj preferaj virinaj roloj! Inteligenta, sagaca, sarkasma, ŝi ĉiam scias kiel respondi, ŝi neniam kapitulacas, ŝi ĉiam strebas al ŝiaj celoj ĝis ŝi obtenas ilin.
Mi ŝatis ambaŭ de la unua apero.

Michael estas, kun Kaine, la protagonisto de tiu libro.
Gepatroj malĉeestaj, vartistino dolĉega, familio riĉa, geamikoj virtualaj... ĉio normala. Lia plej grava doto, kio ofte savis lin, estas lia braveco kiel hacker - kun Sarah kaj Bryson. Sed tiu doto malkovrigas al li teruran veron.
Ĉu estas Michael preta por ekscii ke ĉio kion li pensis estas malĝusta?
Li pensas ke lia vivo estas normalega.
Sed la mondo baldaŭ ruiniĝos sur li.

Kion alian mi povas diri?!
Mi tre ĝojas ke mia kara amiko Pennac donacis ĝin al mi kaj mi sospire atendas la horon kiam mi legos la venontan volumon!
Mi konsilas al ĉiuj legi ĝin ne nur pro la alloga, flua, ironia, amuza kaj samtempe malkvietiga stilo, sed ankaŭ pro la fino! Tia fino!!! Kia fino!!
Tiel ke, kiam vi finos la libron, vi fermos ĝin kaj, dum rideto komplica aperos sur via lipoj, vi regardos en la okuloj iun kiu apud vi kaj vi diros simple: <<Estas genia. Simple genia.>>


Pirandello

Nessun commento:

Posta un commento