martedì 3 gennaio 2017

Now You See Me, Nun Vi Vidas Min - Louis Leterrier (2013) ~ ☕☕☕☕

Booooooooooooonan Vesperon!


Hodiaŭ la recenzo estas pri filmo tre kara por mi: Now You See Me!

Antaŭ ĉio, la tria sekvo estas konfirma!!!

Sed, parolu pri filmo.

Daniel Atlas (Jesse Heisenberg), Henley Reeves (Isla Fisher), Jack Wilder (Dave Franco) kaj Merritt McKinney (Woody Harrelson) havas komuna du aferojn: ili estas gemagiistoj kaj ili ĉiuj ricevis ludkarton kun rendevuo en forlasita apartamento. Ĉi tie, ili trovas hologramojn kiujn montras nekredeblan planon al ili. Ni retrovas ilin post unu jaro en Los Angeles. Aferoj ŝanĝis: ili estas famaj, laboras kune kaj iliaj spektakloj estas iom... super la liniojn. En tiu spektaklo, la Kvaraj Kavaliroj decidas mirigi la publikon. Kaj kia metodo pli bona ol prirabi bankon de Parizo?
Post tiu bato ilia vojo renkontas tiujn de Dylan Rhodes (Mark Ruffalo), FBI-ano, kaj de Thaddeus Bradley (Morgan Freeman), fama ĉar li rivelas la artifikojn de magiistoj.
La spektakloj de la Kavaliroj daŭrigas malgraŭ la elĉerpa postkuro kaj ĉio finiĝas per mirinda spektaklo fina en Novjorko. 
Sed kio movas tiujn magiistojn? Kiu kreis tiujn hologramojn? Kiu estas malantaŭ ĉio? Kiu?


Nu, kion diri... Mi ne scias, fakte, kial mi tiom ŝatas ĝin. Belegaj spektakloj, belegaj specialiaj artifikoj, sed fine kio estas?
Eble la mirinda fino? La intriganta mistero kiu ŝvebas dum la tuta film?
Mi ne scias, mi nur scias ke mi konsilas varme ĝin al ĉiuj!

En la aktoraro, mi volus rimarkigi la ĉeeston de Michael Caine - Alfred en La Kavaliro Obskura por interkompreniĝi -, Morgan Freeman - Dio en Bruce Almighty, alia mirinda filmo kiun mi vere konsilas -, Woody Harrelson - Haymitch en Hunger Games - kaj Mark Ruffalo - Hulk en The Avengers, sume -.

Tiu recenzo estas nun jam ĉe la fino kaj memoru:
"Rigardu de proksime, ĉar pli proksime vi estos,
fakte, malpli vi vidos"


Pirandello


P.S. Ankaŭ la dua filmo esta tre bela kaj mi vere konsilas ankaŭ ĝin!

Nessun commento:

Posta un commento