mercoledì 4 gennaio 2017

Suits - Aaron Korsch - ☕☕☕☕☕

Saluton ĉiujn!!

Kiel vi fartas?
Jen ni denove en la Esperanta Sekcio!
Antaŭ ĉio, mi pardonpetas pro miaj eraroj, mi estas iom "rustoplena".

Do, la recenzo de hodiaŭ estas recenzo kion mi prokrastis por ĉircaŭ unu jaro. Kial? Ĉar hodiaŭ mi recenzos unu el la serioj kiujn mi pli amas: Suits.
Komence, la serio ne tro altiris min... Sume, kun tia reklamafiŝeto


kaj kun intrigo, laŭ la ŝajno, iom banala, vi ne estas ekzakte interesita, ne?
Kiom mi eraris!

Kio estas tiu intrigo?
Harvey Specter (Gabriel Macht), cinika kaj senkompata, estas advokato sukcesula de la Pearson Hardman.
Li finfine devenis societano de lia kabineto sed tio implikas teruran ŝarĝon por la amanto de la laboro soleca: li devas dungi anon. Do, li iras kun lia sekretariino, Donna Paulsen (Sarah Rafferty), al hotelo kie li devas intervjui plurajn kandidatojn por trovi "la kutiman kojonulon provulan de Harvard", konsiderinte ke lia kabineto dungas NUR de Harvard. Sed Harvey serĉas ion specife: iun kiu estas ekzakte kiel li mem.
Mike Ross (Patrick J. Adams) estas knabo kiu vivas laŭtage. Dotita per enviinda memoro, li uzas ĝin por fari ekzamenojn en la lokon de liaj "klientoj". Sed lia plej bona amiko, Trevor (Tom Lipinski), finfine konvinkis lin fari laboreton por li: esti lia narkota kuriero por unu tago kaj porti narkotvalizeton en hotelo. Ĉi tie, li komprenas - bonŝance la knabo estas mensvigla - ke tio estas kaptilo: atendante lin estas du policistoj. Mike sukcesas fuĝi ilin sed, pro la impeto de la fuĝo, retrovas sin fari interparolon ĉe Harvey.
Kion diri? Mike kaj Harvey ŝatas reciproke. Harvey finfine trovis kion li serĉis!
Sed estas "malgranda" problemo: Mike ne estas magistriĝinta nek studento - kompreneble li ne frekventas Harvard.
Sed por Harvey tio ne estas problemo, estas stimulo: li decidas simple ne zorgi pri tio, dungi lin ĉiukaze kaj nesciigi lian ĉefon, Jessica Pearson (Gina Torres), pri tiu problemo.
Kiom longe ili sukcesos nesciigi iun?
Kiom longe Mike konsentos riski la prizonon nur por laboro?
Tiel, inter kazoj, timo ke iu malkovras Mike kaj aliaj aferoj, vi estos reprenitaj de la mondo de Suits!

Sed KIAL rigardi tiun serion kaj ne alian "legal drama"?



1. Mi tre aprecis ke la kazoj estas sekvitaj vere. Vi ne spekats la vivojn de Harvey kaj Mike kaj kelkajn pecetojn de la kazo: iliaj vivoj estas ligitaj al ĉimomenta kazo. Vi sekvas la malkovron de pruvoj, iliajn strategiojn, kiel ili kondukas la rilaton kun la kliento kaj multe da aliaj aferoj.
Tiu aspekto en aliaj serioj ofte glitas al duaranga konsidero.

2. La personoj. Vi amos ilin. Vi ne povos eviti ĝin. Ili estas tiom bonkarakterizitaj, kredeblaj, ĉarmaj, homaj ke vi ne povos malami iun de la komenco ĝis la fino. Ili ĈIUJ havas rakonton malantaŭ, Ili ĈIUJ havas evoluon mirindan, Ili ĈIUJ havas mil facetojn kiujn nur kun tempo vi lernos koni kaj ami. Mi tre ŝatus esti pli preciza, diri pli da detaloj, paroli pri kiom Harvey estas unu el pli bonaj personoj kiujn mi renkontis en mia vivo, pri kiom mojosa Donna estas, pri Mike, pri Rachel, pri Louis, pri Jessica kaj pri ĉiuj aliaj, sed mi ne povas. Mi forprenos al vi la plezuron apreci ilin malrapide.

3. La siglo. Homoj, mi scias, ĝi ŝajnas stultulo kaj mi ankaŭ ne scias kial, sed mi ŝatas tro la siglon de tiu serio! Kun tiu de GOT, de la Medici: mastroj de Florenco kaj de Westworld, tiu estas la nura kion mi ne ignoras kiam mi spektas epizodon.
https://www.youtube.com/watch?v=WRtDFiTNLaY

Sume, ĝi estas mirinda serio kaj mi petas vin spekti unuan epizodon.
Se ĝi ne prenos vin, verŝajne Suits ne estas la serio por vi.
Sed ĝis nun mi ne konis iun kiu, poste spekti unuan epizodon, ne decidis spekti aliajn epizodojn.
Mi esperas ke mi konvinkis vin provi rigardi tiun serion kaj mi dankas vin ĉar vi legis mian malgrandan vortoŝuton ĝis ĉi tie.


Ĝis baldaŭ,

Pirandello

Nessun commento:

Posta un commento